Necesa rimarko.
Ĉukĉoj estas indiĝenoj de Ĉukotska duoninsulo, kiu estas la plej orienta parto
de Rusio. Tradiciaj okupoj de tiu malmultnombra norda popolo estas ĉasado,
fiŝkapto kaj bredado de boacoj, ankaŭ tipa estas uzado de hundaj jungitaroj.
Plimulto da loĝantoj de nia lando rilatas al ĉi-homoj kiel simbolo de simpleco
kaj naiveco. Ĉukĉo-simplulo estas ŝatata personaĵo de amaso da popularaj
anekdotoj. Kio estas kaŭzo de tiu opinio pri ĉukĉoj? Verŝajne ĝi estas sekvo de
miskompreno, okazinta kaj okazanta dum komunikado inter tiuj ĉi “infanoj de
naturo” kaj moderna civilizacio.
Микроконтроллеры и их программирование на языке C++, электроника и другое на сайте www.rotr.info.