Anekdotoj en Esperanto

"Kolektu ni anekdotoj de ĉiuj landoj!"

 

[Vizitlibro]

 
 
Enhavo
1. Anekdotoj je diversaj temoj
 

2. Armeaj anekdotoj

 

3. Demandoj kaj respondoj

4. Infanaj anekdotoj

5. Sovetaj anekdotoj

6. Saĝaj pensoj

7. Ĉirkaŭkomputila vivo

8. Anekdotoj pri

 
judoj
 
 
ĉukĉoj
 
viroj, virinoj kaj familia vivo
 
kuracistoj
 
  9. Nigra humuro

- ĉi-tie dum lasta plinovigo estis aperigitaj novaj anekdotoj.

*Advertisement
Электроника, микроконтроллеры, программирование микроконтроллеров на языке C++.
На сайте www.rotr.info можно найти информацию по электронике, микроконтроллерам, программированию. Приведены примеры программ для микроконтроллеров STM32, популярных 32-разрядных микроконтроллеров с ядром ARM Cortex-M.

Atenton!!!
Enhavo de anekdotoj ne ĉiam respegulas la propran vidpunkton de la aŭtoro. Bonvolu sendi viajn komentojn, demandojn, proponojn kaj anekdotojn en la adreson: jumper6@yandex.ru. Vi povas ankaŭ lasi ilin en la vizitlibro aŭ forumo.

Al enhavo

1. Anekdotoj je diversaj temoj 

Oficisto deziras havi ferion dum tri tagoj kaj turnas sin al la estro kun peto.
Estro:
- Sed kio okazis?
- Mortis mia avino.
- Tamen ĉi-jare mortis jam du viaj avinoj!
- Estas nenio farebla, tial mia avo edziĝas senĉese.

Vojaĝanto, vizitante la konatojn, rakontas pri sia vivo en tribo de kanibaloj.
La mastrino:
- Dio mia! Do mi kuiris ŝafaĵon.

Du fiŝistoj vane sidas sur bordo dum tuta tago. Vespere unu diras al la alia:
- Ekzistas umo, je kiu mi ekkredos neniam.
- Kio ĝi estas?
- Rakontaĉoj pri popoloj, kiuj vivas dank'al fiŝkaptado!

Konversacias du amikoj.
- Ĉu vi scias, ke benzino tre plikariĝas?
- Mi opinias, ke tio ne tro gravas por vi. Ja vi ne havas aŭtomobilon.
- Jes, sed mi havas fajrilon!

- Tre interesa afero, kial homoj sur fotoj de via laborejo ridas tiel senĝene?
- Vi ne mirus, se konus, kiel aspektas nia fotografisto.

Estro anoncas al kvar oficistoj de sia firmao:
- Tre bedaŭrindas, sed mi devas maldungi iun el vi!
Negro:
- Vi ne povas maldungi min, tial tio estus rasa diskriminacio.
Virino:
- Ankaŭ min! Tio estus seksa diskriminacio!
Grandaĝa oficisto:
- Ve ne rajtas maldungi min! Alifoje vi estos kulpigita je diskriminacio laŭ aĝo.
Jen ĉiuj ekrigardas plej junan oficiston. Li konfuziĝas kaj diras:
- Nu... Nu... Ŝajnas, ke mi estas gejo!

- Kiam niaj najbaroj ekkonas, ke ni aĉetis novajn meblojn, ili preskaŭ ekfreniziĝas pro envio.
- Per kio tio aperas?
- Ili donacis al nia filo libron "Juna meblisto" kaj ilaron.

Sortodivenistino dismetas kartojn kaj diras al klientino:
- Ĝis kvindek jaroj vi estos suferanta pro manko de mono.
- Kaj poste?
- Poste vi alkutimiĝos.

Fino de monato estas plej malfacila tempo en malgranda vaganta cirko. Laboranto venis al direktoro kaj sciigas lin:
- Mastro, venis viandisto, li volas ricevi monon kontraŭ viando por rabobestoj.
Direktoro (malfermante kaĝon de leono):
- Li iru.

- Ĉu vi memoras Georgon, kiu loĝis kontraŭ malliberujo?
- Jes, memkompreneble.
- Sciu, nun li loĝas kontraŭ sia domo.

- Sciu, mi trovas rimedon por ekriĉiĝi!
- Bonege, sed vi jam prunteprenis de mi.

Pastro diras al diakono:
- Hodiaŭ mi geedzigis tri parojn. Rezulte sep homoj fariĝas feliĉaj dank'al mia penado.
- Sed tri paroj estas nur ses homoj.
- Jes, jes. Tamen mi faras ĉion ne senpage.

Instruisto riproĉas malsukcesan lernanton:
- Bonvolu diri al mi, kial vi ne deziras lerni anglan lingvon? Ja duono da mondo posedas ĝin.
- Ĉu tio ne sufiĉas?

Leganto venis bibliotekon kaj ĉagrenas:
- Mi prenis de vi la libron "Kiel solajri milionon", sed en tiu mankas duono da paĝoj.
- Ne bedaŭrindas. Duono da miliono estas ankaŭ bonega monkvanto.

- Imagu, mia trijara filo disŝiras kvindek paĝojn de mia nova novelo.
- Ĉu li jam povas legi?

Anonco:
"La firmao serĉas novan libroteniston. Ankaŭ malnovan."

Du musoj estas en filmejo de kinoteatroo. La muso rodas kun kraketo filmobendon.La alia demandas:
- Kia estas la filmo?
- La libro estis pli bona.

Utila cinika konsilo
Elpaku donacon nur post foriro de gastoj. Alie maleblas redonaci la aĵon al iu el ĉeestantoj.

- Ĉu vi havas foton de viaj ĝemeloj?
- Jen ĝi estas.
- Sed sur la foto vedeblas nur unu!
- Tio ne gravas. Alia estas absolute simila.

Renkontiĝas du amikoj. Unu demandas la alian:
- Kiel vi fartas?
- Mi trovis novan laboran.
- Kio vi estas nun?
- Fajrobrigadano.
- Ĉu vi nun kontentas?
- La servo estas bonega! Laborordo konvenas. Salajro estas neimagebla. Anaro estas tre akorda... Sed kiam okazas incendio, mi maldungiĝus!

- Ŝajnas, ke mia servantino ŝtelas sukeron.
- Por la mia tio maleblus, eĉ se ŝi ekdezirus.
- Kial do?
- Mi ĉiam enigos muŝon en la sukerujon, se poste ĝi forestas sub kovrilo, sekve iu prenis sukeron.

- Kapitano,ŝajnas, ke vi havas malbonan humoron. Kio okazis?
- Mi gajnis ĉefan premion je loterio.
- Tamen tio bonegas!
- Ne por ĉiuj! Dua kaj tria premioj estas mono, sed la unua estas vojaĝo per nia ŝipo.

Pentristo-abstraktisto sidas tre malgaja en sia metiejo. Jen venas lia amiko kaj demandas:
- Kio okazis? Kial vi estas tia malfeliĉa?
- Mi verkas portreton de sinjorino.
- Do tio-ĉi bonegas!
- Jes, sed ŝi petis ŝanĝi sur la bildo koloron de ŝiaj okuloj!
- Kaj kio estas problemo?
- Mi forgesis, kie estis pentritaj la okuloj!

Iu sinjoro telefonas laŭ anonco "Komplezoj de profeto":
- Bonan tagon.Ĉu vi estas profeto?
- Jes.
- Ĉu mi povas viziti vin ĵaŭde?
- Mi tre bedaŭras, sed ne.
- Do kial?
- Marde vi rompos kruron.

Pripensoj de eksterlandano: "En Rusio oni produktas barilojn el tabuloj kaj meblaron el segpolvo."

El milica raporto: "Ili eniĝas lifton kaj malaperas je nekonata direkto."

Ĝorĝ Buŝ kaj Usama ben Laden konversacias pertelefone:
- Ĝorĝ, mi havas du novaĵojn por vi. La unua estas bona, la dua estas malbona.
- Komence la bonan.
- Mi deziris kapitulaci.
- Nun la malbonan.
- Mi jam alflugas.

Katoj havas la superstiĉon: "Se negro transkuras vojon..."

- Kelnero! Alportu dentpurigilon! - Pardonon, sed ĝi estas okupita.   

En aeroplano oni anoncas per interna komunikilo: 
- Ĉu estas kuracisto inter pasaĝeroj? 
Unu viro stariĝas kaj iras en pilotejon. Post iom da tempo nova anonco: 
- Ĉu estas inter pasaĝeroj piloto?   

Faŝista oficiro vicigis malliberulojn. 
- Kio vi estas? 
- Instruisto. 
- En fajrujon! Kiu vi estas? 
- Kolorigisto. 
- En konstruejon. Kiu vi estas? 
- Jogano. 
- En fajrujon! 
- Denove en fajrujon?   

Konsilo por ĝardenistoj- komencantoj: "Necesas planti arbojn tiel, ke verdaj partoj estu supre".

Al enhavo

2. Armeaj anekdotoj   

Dronas krozoŝipo. Kapitano demandas maristojn:
- Kamaradoj, ĉu iu el vi povas preĝi?
Unu maristo:
- Mi povas.
- Tio bonegas, fiĉjo. Preĝu, preĝu fervore, tial al ni mankas unu sava veŝto.

- Kamarado ĉefserĝento, ĉu tankoj flugas?
- Ĉu-u?! Tankoj?! Kiu diris tian fistultaĵaĉon al vi?
- Kamarado majoro.
- Ĉu kamarado majoro? Nu... Nu, foje-foje ili flugas, sed malalte, tre malalte.

Botoj estas vizaĝo de oficiro.   

Soveta Unio disponigis al Irako novajn kontraŭaeroplanajn raketojn. Baldaŭ venis la telegramo el Bagdado: "Ni ricevis raketojn '  Tero-aero', estas atendataj raketoj ' Tero-aeroplano' "

Al enhavo

3. Demandoj kaj respondoj   

- Ĉu Dio estas ĉiopova?
- Jes, sed diablo estas pli vigla.

- Kio estas optimismo?
- Nu, unue tio estas manko de informo.

- Kio estas oka mirindaĵo de mondo?
- Tio estas homo, kiu povas rememori  sep la aliajn.

- Kie vi dezirus ekestiĝi, en inferno aŭ en paradizo?
- Tio estas malfacila demando. Paradizo preferindas pro klimato. Tamen inferno enhavas pli interesan societon.

- Per kio oni povas diferencigi singardemon kaj malkuraĝon?
- Tre simple. Se ni timas - tio estas singardemo, se oni - malkuraĝo.

- Per kio estas punata poligamiulo pleje?
- Per bopatrinoj.

- Kio okazus, se oni hibridigus elefanton kaj kanguruo? 
- Tre multe da kavoj tra tuta Aŭstralio. 

Al enhavo

4. Infanaj anekdotoj   

Vlaĉjo observas sian patron farbi plafonon. La patrino diras:
- Rigardu atente, Vlaĉjo, kaj memorfiksu. Pliaĝonte vi estos helpanta al paĉjo.
- Ĉu li ne plenfarbos ĝis tiam?

Eta knabo demandas sian patrinon dum tagmanĝo:
- Ĉu oni devas manĝi por elkreski?
- Jes, fiĉoj.
- Do kial manĝas plenaĝuloj?

La patro prenas novan ĵurnalon kaj legas grandliteran titolon: "Miliondolara kontrakto kun fama piedpilkisto". Li ĵetas rigardon je la filo, kiu legas siajn lernolibrojn, kaj diras kun domaĝo:
- Nu, ĉu vi algluiĝis al la lernolibroj? Iru korton kaj ludu pilkon.

-Panjo, panjo, mi ne deziras veturi en ĉi-Aŭstralion.
- Eksilentu kaj remu pli bone.

Vlaĉjo demandas patron:
- De kie aperas elefantidoj?
- Komprenu min, Vlaĉjo...
- Bonvolu ne rakonti pri cikonio, paĉjo. Cikonio ne povas lavi elefantidon.

Vlaĉjo diras al instruisto:
- Bonvolu diri al mi ĝustan hodiaŭan daton.
- Tio-ĉi absolute ne gravas. Via celo estas doni korektajn respondojn.
- Tio bedaŭrindas. Mi esperis, ke almenaŭ io en mia laboro estos ĝusta.

Virino dungas novan vartistinon.
- Pro kio oni maldungis vin en antaŭa laborloko?
- Mi forgesis bani la infanon.
La gaja infana voĉo el infanĉambro:
- Panjo, ŝi taŭgas por ni!

La knabo preĝas post kontrola laboro je geografio:
- Dio, estu Parizo la ĉefurbo de Kanado.

Vlaĉjo alkuras policiston kaj diras:
- Sinjoro policisto, bonvolu hasti! Tie post angulo...!
- Kio okazis?
- Tie... Nia instruisto...
- Ĉu tie estas akcidento?!
- Ne. Li haltigis sian aŭtomobilon kontraŭregule!

Vlaĉjo:
- Panjo, hodiaŭ direktoro de la lernejo demandis, ĉu mi havas gefratojn. Mi respondis, ke estas sola infano en la familio.
- Kaj kion li diris?
- Li diris: "Glor' al Dio!"

- Kio deziras esti via filo?
- Forprenanto de rubo.
- Kial do?!
- Al li ŝajnas, ke ili laboras nur marde.

Kvinjara knabo demandas antaŭ dormo:
- Avino, kial aperas infanoj?
- Nu, tio-ĉi estas tre longa rakonto. Mi klarigos iam poste.
- Avino, bonvolu rakonti almenaŭ pri la komenco.

Du knaboj faras neĝhomon. Unu diras:
- Nu, ĝi preskaŭ pretas.Ni kuras en kuirejon por preni karoton.
La alia:
- Alprotu du karotojn. Ni faros nazon ankaŭ por la neĝhomo.

Knabeto televidas filmon pri indianoj. Li demandas patron:
- Paĉjo, por kio ili farbas siajn vizaĝojn.
- Ili prepariĝas por milito.
Vespere la knabo alkuras patron kaj krias kun timego:
- Paĉoj! Panjo prepariĝas por milito!

Vlaĉjo diras al patro-oficiro:
- Paĉoj, ĉu veras, ke por militantoj malestas io malebla?
- Certe, fiĉjo.
- Bonege. Iru en banejon kaj enigu vian razadkremon en la tubeton.

- Panjo, kiom da pasto enhavas unu tubeto?
- Mi ne scias, fiĉjo.
- Sed mi scias! De fotelo ĝis lavtablo.

Instruisto pri muziko diras al Vlaĉjo:
- Mi avertas, se vi kondutos malbone, mi informos vian patron, ke lia filo havas talenton.

Instruistino: 
- Vlaĉjo, farbigu fenestrojn je tria etaĝo. 
Post unu horo. Vlaĉjo: 
- Mi farbigis la fenestrojn. Ĉu necesis farbigi lignon de la kadroj?   

Artifikisto elvokis la knabon al sceno kaj plenvoĉe demandas lin: 
- Knabo, ĉu povas vi certigi, ke vidas min unuafoje? 
- Jes, paĉjo.

Al enhavo

5. Sovetaj anekdotoj   

Juĝisto eliras konsiliĝĉambro. Oni demandas lin:
- Kio okazis?
- Tia anekdoto! Tia anekdoto! Tamen ĵus mi kondamnis pro ĝi je dek jaroj de malliberigo.

Iam ruso venis Amerikon kaj turnis sin al indianoj kun propono aĉeti ilian teron. Li vezitis tribestron.
La tribestro:
- Nia tero kostas multe.
- Do mi pagos. (Montras amason da diversaj ĉirkaŭkoloj)
- Kio ĉi estas?
- Ĉirkaŭkoloj.
- Donu pli bone monon.
La ruso elmetas kelkajn monpaketojn kaj donas ilin al tribestro.
- Kio ĉi estas?
- Tio-ĉi estas soveta mono - rubloj.
- Ne, donu pli bone ĉirkaŭkolojn.

Breĵnev:
- Foje oni riproĉas min, ke mi tro ŝatas diversajn rekompencojn kaj eĉ ne povas rifuzi ilin. Tio ne veras. Antaŭnelonge mi malakceptas superan rekompencon de unu afrika lando - oran ringeton por nazo.

Usonano venis en USSR-on. Li provas aĉeti gazitan akvon helpe de aŭtomato... Ĵetas 3 kopekojn - forestas akvo... Ĵetas ankoraŭ - simila rezulto... ankoraŭ unu monero - nenio okazis. Li iomete pensas kaj diras: "Sed ĉi-tio estas ideo!"

Al enhavo

6. Saĝaj pensoj   

Cxiu bona ideo nepre estos malbonigita de gxiaj tro ardaj subtenantoj.

Kritiki - signifas klarigi al la auxtoro, ke li faris ne tiel, kiel farus mi, se mi scipovus.

Se vi diras al Dio, tio estas la pregxo. Se Dio diras al vi, tio estas frenezo.

Se ia malsukceso povas okazi, ĝi okazos.

Se ŝajnas, ke laboro estas facila, do tiu estos malfacila. Se oni trovas ĝin malfacila, ĝi estos nepre nefarebla.

Revuo perdita de vi enhavas certe tiun artikolon, rakonton aŭ fragmenton de romano, kiun vi deziras tuj legi.

Dento ekdoloras kutime dum sabata nokto.

Aĵo restas maltrovebla ĝis aĉeto de la alia anstataŭ ĝi.

Ĉiam mankas tempo por fari laboron bone, sed sefiĉas por refari ĝin.

Malekzistas nefarebla laboro por tiu, kiu ne devas okupiĝi pri ĝi.

Por komplikaj problemoj ĉiam estas simplaj, kompreneblaj, malĝustaj solvoj.

Mono aŭ malsufiĉas aŭ forestas tute.

Oni opinias, ke edzigitaj viroj vivas pli longe, tamen fraŭloj - pli interese.

Se oni deziras ekkoni difektojn de junulino, necesas simple laŭdi ŝin antaŭ la amikinoj.

Intelekto sur tero estas konstanta grando, sed loĝantaro kreskas...   

Ĉiu ulo pli granda ol muso ŝatas, se oni gratas ĝin post orelo.

Al enhavo

7. Ĉirkaŭkomputila vivo

Rekontiĝas du programistoj. La manoj de unu estas pansitaj. Alia demandas:
- Kio okazis?
- Tia afero. Mi kun amikoj tutan nokton en babilejo kantis.

- Doktoro, mia 17-jara filo havas troan pasion al komputilo. Li eĉ dormas apud ĝi. Kiel oni povas malkutimigi lin de tiu aĵo?
- Solvo estas tre simpla! Brando, cigaredoj kaj virinoj.

Al enhavo

8.1. Anekdotoj pri judoj  

Judo trovis monujon, malfermis ĝin, kalkulis monon kaj diris ofendite:
- Ĉi-tie iom mankas!

Knabo-judo venis hejmen kaj rakontas fiere al patro:
- Paĉjo, mi ŝparis hodiaŭ tri kopekojn!
- Kiamaniere?
- Mi ne eniĝis tramon kaj kuris post ĝi.
- Fiĉjo, vi estas vera simplulo. Se vi kurus post taksio, do ŝparus tri rublojn!

- Rabinoviĉ, kia estas via sano?
- Ne atendu!

Mulao, ortodoksa pastro kaj rabeno ekdiskutis, kies dio estas plej potenca.
Mulao rakontas:
- Iam mia edzino grave ekmalsanis. Mi komencis preĝi tre fervore kaj la peto estis aŭdita. La edzino resaniĝis.
Pastro kontraŭdiras:
- Tio ne estas ega miraklo. Foje mi vojaĝis perŝipe. Subite okazis terura ŝtormego. Mi ekpreĝis. Mi preĝis kun fervor' kaj Dio faris miraklon: ĉirkaŭe ĉie ŝtormas, sed apud la ŝipo estas kalmo!
Rabeno:
- Ne, mia Dio estas plej potenca. Nun mi rakontas pri vera mirindaĵo. Unufoje mi iris tra strato kaj ekvidis monujon. Tiam mi tre bezonis monon, sed estis sabato kaj mi eĉ ne rajtas kliniĝi por preni ĉi-aĵon. Mi ekpreĝis, mi preĝis tre flame kaj la preĝo atingis Dion: ĉirkaŭ estas sabato, sed ĉi-tie estas ĵaŭdo!

Knabo-judo venas al patrino.
- Panjo, apud nia loĝejo staras viro.
- Kion li bezonas?
- Li kolektas kotizojn por konstruado de baseno. Kion ni donas al li?
- Tri sitelojn da akvo, fiĉjo.

Du judoj eliris restoracion. Post angulo ili trafis du bubegojn, havintajn malpacan aspekton . Unu judo diris al la alia: 
- Kuru ni for, Abram! 
- Kial do? 
- Tial ili estas duope kaj ni estas solaj.   

Judo turnis sin al la soveta registaro kun propono farmigi al li unu metro da ŝtata limo.  

Al enhavo

8.2. Anekdotoj pri ĉukĉoj 

Necesa rimarko

Ĉukĉo venis en redaktejon kaj proponas sian romanon. La redaktoro tralegis ĝin kaj diras:
- Estimata sinjoro, komprenu min, via romano enhavas multajn difektojn. Mi rekomendas  al vi legi klasikan literaturon antaŭe. Ĉu vi legis verkojn de Turgenev? De Tolstoj? De Dostojevskij?
- Tamen ne. Ĉukĉo ne estas leganto, ĉukĉo estas verkinto.

Ĉukĉo ricevis donace aŭtomobilon. Post jaro oni demandas la ĉukĉon pri la donaco:
- Ĉukĉo, ĉu la aŭtomobilo plaĉas al vi?
- Jes, ĝi estas tre bona aĵo. Ene varmas, antaŭlanternoj lumigas tundron... Tamen estas unu malfacilaĵo: hundoj tro laciĝas.

Foje en Moskvo taksisto demandis ĉukĉon:
- Kiu estas filo de mia patrino sed ne mia frato?
- Tamen mi ne scias.
- Mi mem.
Ĉukĉo revenis hejmen kaj rakontas la enigmon:
- Kiu estas filo de mia patrino sed ne mia frato?
- Ni ne scias.
- Moskva taksisto tamen!

Ĉukĉo demandas kasiston en flughaveno en Moskvo:
- Ĉu longe flugas aeroplano ĝis Ĉukĉio?
- Unu momento...
- Multan dankon.

Ĉukĉo venis bibliotekon kaj diris: - Donu al mi libron pri saga ĉukĉo. Oni respondis al li: - Fikciaj libroj estas je la dua etaĝo.   

Ĉefurba ĵurnalisto vizitas ĉukotskan duoninsulon. Li demandas ĉukĉon: - Ĉu estas ĉukĉoj-gejoj? La ĉukĉo ofendiĝas: - Ĉu ni ne estas viroj?!

Al enhavo

8.3. Anekdotoj pri viroj, virinoj kaj familia vivo 

Oni ludis pokero tra tuta nokto. Finfine mastrino de la loĝejo ekkoleris:
- Ĉu vi iam ĉesos tiujn ludojn en nia domo?!
La mastro:
- Mia kara, ĝi jam ne estas nia domo!

Bela fraŭlino alvenas lagon, atente ĉirkaŭrigardas kaj senvestiĝas. Antaŭe ŝi demetas robon, poste ĉion alian, sed kiam ŝi intencas eniri akvon, eksonas vira voĉo:
- Banado en ĉi-lago estas malpermesita!
- Do kial vi ne diris pri tio, kiam mi estis en al vesto?
- Senvestiĝo ne estas malpermesita.

- Sinjoro estro, okazis grava malsukceso! Via anstataŭanto malaperas kune kun via edzino!
- Tio ne veindas. En ĉiu fojo mi intencis maldungi lin.

Geedzoj sunbruniĝas sur plaĝo. Subite la edzo demandas:
- Bonvolu diri, mia kara, kiel nomiĝas ulo, kiu havas tridekdu kruretojn, verdajn okulojn kaj ruĝan, harkovritan korpeton kun bruaj kaj bluaj strioj?
- Vi scias, ke mi ne ŝatas enigmojn. Do kio ĝi estas?
- Mi ne scias mem. Tamen mi provos forĵeti ĉi-ulon de-sur via dorso.

Unu virino vizitas psikiatron:
- Estimata sinjoro, ŝajnas, ke mia edzo tre grave malsanas.
- Kial vi opinias tion?
- Komprenu min, ofte mi paroladas al la edzo dum unu horo, du, tri, kaj poste estas trovata, ke li aŭdas nenion.
- Sinjorino, tio-ĉi ne estas malsano, tio-ĉi estas donaco de Dio.

La edzino revevas post gastado kaj rakontas hejme:
- La aranĝo bonegis. Ivanov-oj petis min kanti kaj mi, memkompreneble, konsentis.
La edzo:
- Vi agis bone. Mi ne amas tiujn Ivanov-ojn.

La knabo demandas:
- Paĉjo, kiel oni kaptas frenezulojn?
- Fiĉjo, helpe de kosmetiko, belaj roboj kaj ridetoj.

- Se vi decidis edziĝi, mi konsilus elekti japaninon.
- Do kial?
- Japaninoj estas teneraj, ĉarmaj kaj laboremaj edzinoj. Tamen plej grava afero - via bopatrino loĝos en Tokio.

Viro renkontas sian amikon:
- Kial vi estas tia sopira?
- Komprenu, mia edzino forveturos ripozi.
- Ĉu jes? Ĉi-foje vi devas gaji.
- Se mi estas gaja, ŝi, verŝajne, ŝanĝas sian intencon.

Gefianĉoj vespermanĝas.
Ŝi:
- Sciu mia kara, mi povas kuiri nur torton kaj fiŝon.
- Tio ne tro gravas, sed diru al mi, kion ni manĝas nun, torton aŭ fiŝon?

La edzo mankis hejme dum tri tagoj, je kvara tago li revenas. La edzino diras al li:
- Kie vi vagadaĉis?
- Komprenu, ben Laden, kanaljo tia, sendis leteron al mi en laborlejo. Mi malfermis la koverton kaj trovis tie blankan pulvon!
- Kaj kio okazis plu? Komenciĝis ĥolero aŭ pesto?
- Pli malbone. Gonoreo!

Viro portas al kuracisto sesmonatan inanon kaj diras:
- Doktoro, la aĝo de mia infano estas jam duonjaro, sed liaj okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis!
- Laŭ mia opinio necesas malfermi viajn okulojn. Ĉu vi ne vidas, ke tiu infano estas ĉino?

Estas tria horo post noktmezo. Policisto haltigis sur strato iun viron.
- Kien vi direktas vin tiel malfrue?
- Al prelego pri moralo.
- Ne elpensu! Kiu organizas prelegon pri moralo tiutempe?
- Mia edzino...

- Ĉu povas virino fari viron milionulo? 
- Jes, se li estas miliardulo.   

Viro diferenciĝas de knabo nur per kosto de ludiloj.   

Patro rimarkis, ke filo vagadas, sentas sin malbone, suferas. Kaj diras la patro al sia filo: 
- Edziĝu. Jen vi plejparte libertempas kun la amikoj, malhavas konstantan amikinon... Vi edziniĝus, tuj ekhavus familion, baldaŭ aperus infanoj, nepoj... Alie estos fraŭlo, fariĝos oldulo kaj neniu alportos eĉ glason da akvo. 
Ĉi-parolado impresas la filon, li trovas franĉinon kaj edziĝas. Komence aperas infanoj, poste nepoj. Jen sidas ĉi-homo hejme jam olda. Ĉirkaŭ estas amaso da nepoj - kuradas, bruas, disportas liaj aĵoj... Li sidas kaj pensas: "Pnajo mia kaj por kio al mi necesis ĉi-glaso da akvo?!"   

- Mi bezonas laboron kaj urĝe! Mi havas edzinon kaj kvin infanoj! 
- Tre bone. Sed kion vi povas fari ankoraŭ?

Al enhavo

8.4 Anekdotoj pri kuracistoj

- Vi havas neniujn kauxzojn por maltrankviligxi - vi gxisvivos 80-jaragxon.
- Sed mi estas jam 80-jaragxa.
- Jen. Mi pravas!

La kuracisto antaux ferioj adiauxas kun pacientoj:
- Gxis revido... Gxis revido... Gxis revido... Adiauxu... Gxis revido... Gxis revido...

La kuracisto atente trarigardas kardiogramon de la malsanulo kaj eldiras kun ekspiro:
- Via koro tre maltrankviligas min. Komence de tiu cxi tago vi devas forgesi pri drinkado, fumado kaj amoraj amuzoj.
- Do mi estas viro, sinjoro!
- Nu... Vi povas plu razi sin.

Viro vizitas la kuraciston:

Paciento vizitas kirurgon:
- Ĉu mi vivos post la operacio?
- Vivi post tia operacio... Jes. Sed mi ne rekomendus.

Kuracisto insultas flegistinon:
- Ĉu vi povas uzi ion krom miaj formularoj por viaj kuirartaj receptoj? Denove en la apoteko oni preparis vian malbenitan supon anstataŭ kuracilo.

Apotekisto rakontas al sia nova helpanto:
- Prenu la likvaĵon el tiu-ĉi botelo, se recepto estas tute nelegebla.

La virino, kiu aranĝis novjaran festenon, renkontas la konatan kuraciston:
- Mi tre bedaŭras, ke vi ne povis ĉeesti mian festenon. Mi tre ĝojus vin vidi.
- Malbedaŭrindas, estimata, min jam vizitis kvin viaj gastoj.

Flegistino demandas kuraciston:
- Do kial vi tiel ekgajis?
La kuracisto:
- Tuj eniros policisto, kiu monpunis min matene.

Oni demandas kuraciston:
- Sinjoro, kio estas en via fako la plej interesa?
- Diveni, kiu estas plej ŝata manĝaĝo de paciento.
- Do por kio?
- Por poste malpermesi ĝin manĝi.

Oni donacis al okulisto por naskiĝtago vitran okulon. Li demandas sin kun rido:
- Interesas, kion oni donacos al nia urologo?

- Doktoro, lastatempe mia filino konstante manĝas peklitajn kukumojn. Verŝajne iu mankas en ŝia organizmo.
- Ĉu vi ne komprenas? Cerbo mankas al ŝi!

Grandaĝa sinjorino kun simpatia filino eniras kuracistan kabineton.
- Senvastiĝu, - diras la kuracisto al junulino.
- Do mi estas malsana! - klarigas pli aĝa virino.
- Pardonu min, avino! Montru langon.

- Doktoro, helpu min! Miaj kruroj pomalmulte nigriĝas ial.
- Ĉu vi lavas ilin iam?
- Ĉu tio povas doni efikon?

Kuracista kabineto:
- Doktoro, kiam mi trinkas teon, mia dekstra okulo tre doloras.
- Avino, ĉu vi eligas kuleron el la glaso?

Al enhavo

9. Nigra humuro 

Je alta maro dronas ŝipo. La pasaĝero krias al kapitano:
- Kapitano, ĉu tero proksimas?
- Je tri mejloj.
- Do kien necesas naĝi?
- Malsupren.

Juĝisto proklamas sian decidon al juĝato:
- Tial niaj malliberejoj estas plenplenaj, mi mortkondamnas vin.

Pasaĝero de malgranda ŝipo demandas kapitanon:
- Kio okazus, se mi trafus glacimonton?
- Ĝi naĝus plu.

Viro renkontas sian amikon. Tiu tenas sin al ŝvelinta vango.
- Kio okazis?
- Oni eltiris ĵus du miajn dentojn.
- Sed vi diris al mi matene, ke necesas eltiri nur unu denton, kiun doloris.
- Jes... Sed dentisto ne havis restaĵon.

- Finfine mia malfeliĉa edzo fartis.
- Kiam? Post la morto?
- Tamen jes.Kiam oni fosis tombon por li - trovis trezoron.

- Per kio diferencas falo en 10-metrajn kavon kaj en 100-metrajn abismon?
- Kovrilo de ĉerko estus aŭ malfermita aŭ fermita.

Mi deziras morti kviete, dum dormo, kiel mia patro. Sen timindaj, teruraj suferoj, kiel 28 pasaĝeroj de lia aŭtobuso.

- Mia avo antaŭe sciis tagon de sia morto. Kaj eĉ proksimume la horon.
- Ĉu li estis profeto?
- Diablo prenu, neniu profeto. Tion diris al li juĝisto.

Estas varmega tago. La suno turmentas neimageble. Ekzekutisto konduktas kondamnaton al mortloko. Li diras al krimulo, forigante ŝviton:
- Vi estas feliĉulo - necesas iri nur tien. Sed mi devos reveni!

Al enhavo

La hejmpaĝo estis verkita de Andrej Nomado. Ankaŭ kunlabaris Harri Saltanto.

Lasta plinovigo: la 18-an februaro 2005.